Helpo:Babel

El Komunejo

Redakto de 13:52, 14. Nov 2008 de ArnoLagrange (Diskuto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

Norma skemo

La projekto Babel provizas informojn pri lingvoscio de uzantoj. Uzuloj diponas pri ŝablonoj enmetendaj en sian uzulpaĝon. Ŝablonoj estas difinitaj laŭ lingvo kaj lingvonivelo. Uzuloj estas ordigitaj en kategorioj laŭ siaj anoncitaj lingvoscioj. Ĉiuj utilaj ŝablonoj estas ordigitaj en kategoriojn. Ĉi tiu helppaĝo listigas kaj priskribas ĉiujn uzitajn ŝablonojn kaj kategoriojn rilatajn al la projekto laŭ normigita skemo kiun sekvas ankaŭ la alilingvaj vikipedioj. Sekve ĉiuj tiuj ŝablonoj kaj kategorioj nepre enhavu ligilojn al siaj alilingvaj ekvivalentoj.

Ŝablonoj por uzuloj

Uzuloj disponas pri diversaj ŝablonoj kiuj provizas informon pri siaj lingvoscioj

Ŝablono Ekzemplo Aspekto Komento
{{Vikipediisto_xxx-y}} {{Vikipediisto eo-3}}
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
elmontro de kapablo de unuopa lingvo

La kunekzisto de ambaŭ ŝablontipoj elvenas el historiaj kaŭzoj: ŝablonoj estis kreitaj kun ambaŭ nomoj. Por ne devi korekti centojn da paĝoj la sistemo evoluis akceptante ambaŭ sintaksojn.

{{Uzanto xxx-y}} {{Uzanto ru-4}} Ŝablono:Uzanto ru-4
{{Babel}} {{Babel|zh|eo-3|ko-2}}
Komunejo:Babel
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
Serĉu uzulajn lingvojn
elmontro de kapablo de pluraj lingvaj (ĝis 70)
{{BabelLando}}
{{BabelLando
 |lingvonombro=3
 |l1=tr|l2=eo-2|l3=id-2
 |lando=Turkio
 |loko=Ankara
 |lokospeco=ĉ}} 
Ŝablono:BabelLando elmontro de kapablo de pluraj lingvaj (ĝis 70) + loko kaj lando
{{BabelLandoj}}

{{BabelDevenLoĝLoko}}

{{BabelDevenLoĝLoko|
lingvonombro=4|
l1=pl-D|
l2=ru-4|
l3=de-3|
l4=fr-2|
devenlando=Pollando|
devenloko=Bjalistoko|
devenlokspeco=r|
loĝlando=Rusio|
loĝloko=Moskvo|
loĝlokspeco=ĉ|
nomo=ZAMENHOF Ludoviko
}}
Ŝablono:BabelDevenLoĝLoko elmontro de kapablo de pluraj lingvaj (ĝis 70) + loĝ- kaj deven- loko(j) kaj lando(j)

La ŝablonoj {{Babel}}, {{BabelLando}}, {{BabelLandoj}} kaj {{BabelDevenLoĝLoko}} funkcias surbaze de la ŝablonoj {{Vikipediisto_xxx-y}} kaj {{Uzanto_xxx-y}}. Sekve enmeto de parametro xxx-y en tiuj ŝablonoj rezultos en elmontro de la informskatoleto nur se unu el tiuj ŝablonoj jam ekzistas.

Parametroj

  • xxx-y reprezentas la uzeblajn parametrojn kie
    • xxx estas valida du- tri- aŭ plur-litera kodo de lingvo
    • y estas la lingvonivelo de 0 ĝis 5 + D=denaska + p=nurlega (pasiva)

Niveloj

  • D = Denaskulo
  • 5 = profesia
  • 4 = spertega
  • 3 = sperta
  • 2 = meza
  • 1 = baza
  • 0 = tre malalta
  • p = nurlega

Metaŝablonoj

Ĉiuj tiuj ŝablonoj estas kreitaj per metaŝablonoj kiuj donas al ili norman aspekton (sama koloro por sama nivelo, sama aranĝo, sama grandeco, ...)

Iu aparta ŝablono {{Vikipediisto_xxx-y}} estu do verkita laŭ jena sintakso

 {{Babel kadro y
 |literkodo=xxx
 |lingvo=<nomo de la lingvo>
 | teksto=<Ĉi tiu uzulo parolas> '''[[:Kategorio:Vikipediisto xxx|<nomo de la lingvo>]]''' 
 <je nivelo> '''[[:Kategorio:Vikipediisto xxx-y|<priskribo de la nivelo y>]]'''.|
 }}<noinclude>
 [[Kategorio:Babelaj ŝablonoj/xxx|{{PAGENAME}}]]

 interlingvaj ligiloj
 </noinclude>
 

La teksto estu en la menciita lingvo.


Ordigo de babelaj ŝablonoj

Ĉiuj babelaj ŝablonoj estas ordigitaj en subkategrio Kategorio:Babelaj ŝablonoj]/xxx de la kategorio Babelaj ŝablonoj.

En la kapo de tiuj subkategorioj estu enmetita {{Vikipedio:Babel/xxx}} kiu montras ĉiujn jam ekzistantajn ŝablonojn kaj ruĝajn ligojn al kreotaj por la lingvo xxx.

En la paĝo Vikipedio:Babel/xxx estu la ŝablono {{Babela lingvaro}} kun sintakso {{Babela lingvaro|xxx}} kiu provizas la tutan aron de ekzemploj kaj ligiloj. En ĝi krome estu inter markiloj <noinclude> </noinclude> kategoriordiga kodo [[Kategorio:Babelaj ŝablonoj/xxx|{{PAGENAME}}]] kaj interlingvaj ligiloj.

Ordigo de uzuloj laŭ lingvoj

La uzulpaĝoj estas aŭtomate ordigitaj en la subkategoriojn [[Kategorio:Vikipediisto xxx-y]] de la kategorio Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo laŭ kodo en la metaŝablonoj. Tia ordiga kodo sekve estu enmetenda en neniun alian lokon (nek la ŝablonon nek la uzulan paĝon).

En la subkategoriojn [[Kategorio:Vikipediisto xxx-y]] estu enmetita {{BabelKategorio}} (kaj eventuale {{Commonscat}} ) kun sintakso :

 
 {{BabelKategorio|xxx|y}}
 {{Commonscat|User xxx-y}}
 intelingvaj ligiloj
 

Tiuj ŝablonoj provizas informon pri la kategorio (ke ĝi listigas uzulojn kiuj anoncis sian lingvokapablon de la lingvo xxx je nivelo y) kun elmontro de la ŝablono {{Vikipediisto_xxx-y}}, kaj ordigas la kategorion en la kategoriojn [[Kategorio:Vikipediisto xxx]] kaj Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo.

Personaj iloj